
21/07/2025
La termofonto Yuze en la distrikto Nierong, urbo Nagqu, Xizang, estas la plej alt-altituda termofonta feriejo en Ĉinio, kun totala areo de pli ol 3 000 kvadrataj metroj. Post plibonigo kaj renovigo en 2022, ĝi fariĝis ampleksa turisma allogaĵo, kiu integras termofontan banadon, loĝadon kaj manĝadon, turismumadon, libertempon kaj feriojn.
La termofonto Yuze rekte profitigas lokajn homojn per profitdistribuo kaj dungado. Ĝis nun, ĝi atingis enspezon de pli ol 2,3 milionoj da juanoj, antaŭenigis la stabilan dungadon de 12 lokaj universitataj studentoj, akceptis pli ol 200 000 turistojn de ĉiuj etnaj grupoj en kaj ekster la regiono, kaj nerekte antaŭenigis 100 domanarojn kaj 417 homojn por pliigi iliajn enspezojn.