Eldonejo Impeto: libroj en Esperanto

Eldonejo Impeto: libroj en Esperanto Moskva eldonejo Impeto, kiu produktas librojn en kaj pri Esperanto. Eldonejo «Impeto» estas fondita en 1992.

Dum periodo 1992-2010 ni eldonis pli ol 200 librojn, inter ili:


- libroj en Esperanto (tradukoj kaj originala literaturo, lernolibroj, vortaroj);

- tradukoj el norvega, dana, japana, korea kaj angla lingvoj;

- diversa metodika kaj studliteraturo. Nia eldonejo kunlaboras kun UEA, REU, Norvega informacia kaj kultura centro en Moskvo, multaj aliaj rusiaj kaj eksterlandaj eldonejoj kaj organizoj.

Mi kaj Anna pretigis por vi filmeton pri nia Esperanta agado en 2021. Vi povas trovi ĝin en nia jutuba kanalo. Bv. "ŝati...
04/01/2022

Mi kaj Anna pretigis por vi filmeton pri nia Esperanta agado en 2021. Vi povas trovi ĝin en nia jutuba kanalo. Bv. "ŝati" ĝin kaj aboni nian kanalon.
Feliĉan Novan Jaron al ĉiuj!
https://www.youtube.com/watch?v=DsbXzEwFR00

Aŭtora momento kun Anna Striganova. Tiu prezento estis pretigita okaze de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), ok...
22/12/2021

Aŭtora momento kun Anna Striganova. Tiu prezento estis pretigita okaze de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), okazinta en julio 2021:

Aŭtora momento kun Anna Striganova. Tiu prezento estis pretigita okaze de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), okazinta en julio 2021.-Subteni la labo...

17/12/2021

UEA varme gratulas al Mikaelo Bronŝtejn kiel unua laŭreato de la Akademio de pro la verko "Mi stelojn jungis al revado". En perfekta stilo la 570-paĝa libro pentras la intermilitan periodon, prezentante la sorton de sovetiaj esperantistoj dum la stalinaj reprezalioj. Pri la anonco de la unua Akademia Laŭro legu en la komuniko de UEA: uea.org/gk/1002 La libron akiru ĉe la Libroservo de UEA: katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9265 Al la bardo niajn gratulojn!

Mikaelo Bronŝtejn prezentas sian la plej freŝan poemaron "Viv-teatro". Ni invitas spekti la filmeton, "ŝati", aboni nian...
07/05/2021

Mikaelo Bronŝtejn prezentas sian la plej freŝan poemaron "Viv-teatro". Ni invitas spekti la filmeton, "ŝati", aboni nian jutuban kanalon kaj disvastigi la ligilon:
https://www.youtube.com/watch?v=QgwNKF8n5dI

Post duonhoro ni prelegos pri Impeto ĉe Irana Esperanto-Kongreso:
11/04/2021

Post duonhoro ni prelegos pri Impeto ĉe Irana Esperanto-Kongreso:

Pasintjare la 7-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-7) estis inter la unuaj internaciaj Esperanto-kunvenoj, kiuj okazis virtuale. En IrEK-7 partoprenis 121 esperantistoj el 35 landoj, kiuj povis ĝui 25 prelegojn de fame konataj internaciaj esperantistoj kaj kelkajn art-programerojn.

Valentin Melnikov rakontas pri sia nova poemaro en Esperanto:
30/03/2021

Valentin Melnikov rakontas pri sia nova poemaro en Esperanto:

Ni vivas malgraŭ ĉio. Valentin Melnikov pri sia nova poemaro, originale verkita en EsperantoPri la libro:http://impeto.trovu.com/ni_vivas

Address

Yasenevo
Moscow
117593

Alerts

Be the first to know and let us send you an email when Eldonejo Impeto: libroj en Esperanto posts news and promotions. Your email address will not be used for any other purpose, and you can unsubscribe at any time.

Share

Category