Clicky

Scienco kaj Kulturo

Scienco kaj Kulturo Internacia dumonata esperantlingva revuo "Scienco kaj Kulturo" - Международный двухмесячный журнал на языке эсперанто "Наука и Культура" «Scienco kaj Kulturo» estas internacia esperantlingva revuo pri aktualaj problemoj de scienco, pri kulturo kaj literaturo.

La revuo aperas en Rusio, ĝin abonas legantoj el 24 landoj. Revuo «Scienco kaj Kulturo» estis fondita en 1995, ĝia unua numero aperis en septembro 1995 kaj entute, inklu*ive decembron 2012, aperis 104 numeroj. Dum la periodo 1995-2011 la revuon eldonis Eŭropa Jura Universitato Justo (Moskvo), ek de 2012 - Moskva Advokata buroo «Ŝilo kaj partneroj». Ĝia respondeca redaktoro ek de 1995 estas Vladimi

La revuo aperas en Rusio, ĝin abonas legantoj el 24 landoj. Revuo «Scienco kaj Kulturo» estis fondita en 1995, ĝia unua numero aperis en septembro 1995 kaj entute, inklu*ive decembron 2012, aperis 104 numeroj. Dum la periodo 1995-2011 la revuon eldonis Eŭropa Jura Universitato Justo (Moskvo), ek de 2012 - Moskva Advokata buroo «Ŝilo kaj partneroj». Ĝia respondeca redaktoro ek de 1995 estas Vladimi

Operating as usual

Bona novajho!
25/09/2021
Klasikaĵo de Stanisław Lem aperis en Esperanto

Bona novajho!

Polaj amaskomunikiloj favore raportis pri la ĵusa apero de la klasika sciencfikcia romano Solaris en Esperanto. Ni petis la tradukinton Przemysław Wierzbowski klarigi, kial gravas havi tiun verkon …

Andrea Bocelli en Esperanto | Revuo Esperanto
20/02/2019
Andrea Bocelli en Esperanto | Revuo Esperanto

Andrea Bocelli en Esperanto | Revuo Esperanto

Andrea Bocelli estas tutmonde konata itala kantisto (blinda). Ni kuraĝis rekte kontakti lin kaj sendis ligon al Youtube, kie estas auskultebla la esprantigo de lia fama kanzono “Con te partirò” [kun vi mi forveturos].

Ret-Info:  novaĵoj, interesaĵoj en Esperantujo
05/07/2018

Ret-Info: novaĵoj, interesaĵoj en Esperantujo

OPERO EN ESPERANTO EN ĈEHA NACIA TEATRO

La 7-an de aprilo okazis eksterordinara afero, monda premiero de Esperantlingva opero "Sternenhoch" en la Nacia Teatro de Prago.

Temas pri opero, kies mu*iko estis komponita rekte laŭ teksto en Esperanto, farita de Miroslav Malovec. Mu*ikon kaj libreton komponis juna komponisto Ivan Acher. Opero havis surprize grandan sukceson, ne nur de spektantoj sed ankaŭ de kantistoj, kiuj diris, ke Esperanton ili taksas kiel ideala lingvo por opero. Okazis 5 spektakloj kaj ĉiuj estis tute disvenditaj tuj post ĝia premiero - dum la tempo de unu semajno! Eĉ je du monatoj antaŭ la lasta spektaklo oni ne povis aĉeti biletojn.

Pavel Pavliĉek havis la eblon videoregistri la tutan spektaklon por arkivo. Bedaŭrinde li ne rajtas publike prezenti ĝin, nur eble kelkajn fragmentojn - post la permeso de la Teatro.

Fragmento, la lasta minuto de la opero, la 24-an de junio 2018 en Nacia Teatro en Prago.
https://www.youtube.com/watch?v=ZfSmjGuNH1I

-----
Pavel Pavliĉek skribas:

Kara amikoj, mi jam skribis pri opero Sternenhoch en Esperanto, kaj mi devas aldoni novajn faktojn pri ĝi. La opero Sternenhoch denove estos prezentita sur scenejo de Nacia Teatro - Nová scéna - en decembro la 14-an, 27-an kaj 28-an 2018. - vidu programtabelon: https://www.narodni-divadlo.cz/cs/program?f=2018-12-01

Mi faris videoregistraĵon pri la tuta opero, sed mi rajtas u*i partojn de la registraĵo nur post oficiala permeso de la Nacia Teatro. Do mi jam alŝutis la unuan videon en Jutubo kun permeso de estraro de Nacia Teatro. Temas pri la fino de la spertaklo.
https://www.youtube.com/watch?v=ZfSmjGuNH1I

Intervjuo kun la reĝisoro Michal Dočekal: https://www.youtube.com/watch?v=Hziv3vOx9a0

---------

Al mi persone la opero ege plaĉis, belega mu*iko, perfekta kantado, ĉarma koreografio ankaŭ danca, belegaj kostumoj, spektaklo fakte ne havis malinteresajn partojn. Vi eĉ ne devis kompreni Esperanton. Ĉio estis facile komprenebla pro bela mu*iko kaj aktoraj kapabloj de artistoj. Por tiuj, kiuj malgraŭ tio deziras pli detale kompreni tekston, estis simultane projekciitaj subtekstoj en la supra parto de scenejo en la ĉeha kaj la angla lingvoj.

Laŭ kritikistoj temas pri unu el la plej sukcesaj operoj dum la lastaj 20 jaroj, prezentitaj en Nacia Teatro. Bedaŭrinde en la sekva sezono ĝi ne aperos en la programo, ĉar programo estis farita antaŭ la premiero de opero kaj neniu antaŭvidis tiel grandan sukceson. Se vi ŝatus en la estonto spekti la operon en la Nacia Teatro, vi skribu vian peton al la estraro de la Teatro. Ne skribu, ke pro la Esperanto, skribu nur ke vi aŭdis pri la granda sukceso kaj vi ŝatus spekti ĝin.

Okaze, ke vi havas eblecon de gastigado de la opero en via urba teatro, skribu al mi. Mi sendos al vi kontakton al persono, kiu povas interkonsenti kun vi.

Laŭ mia scio, en estonto estos havebla ankaŭ studia sonregistraĵo en kompakta disko por ke vi povu aĉeti ĝin.

Mi ankaŭ persone parolis kun la aŭtoro de la opero en Esperanto, kun komponisto Ivan Acher, kiu havas ege pozitivan opinion pri Esperanto. Li estas bonkora homo, malfermita al ĉio. Mi faris intervjuon kun li antaŭ kamerao kaj ĝi estos enhavo de estonta video pri la opero Sternenhoch. Li ne kapablas paroli Esperanton, sed post multmonata laboro kun teksto en Esperanto li multon komprenas. Li diris, ke ekzemple por li estus granda honoro, prezenti profesie faritan operon dum Universala kongreso (eble en Lahti) . Li estas preta interkonsenti kun organizanto pri favoraj financaj aferoj. Kaj por partoprenantoj kaj eble ankaŭ por lokanoj de la urbo povas esti opero farita de Nacia Tetaro interesa kaj bonega magneto!

Amike

Pavel Pavliĉek

-----
Verda Stacio
https://www.youtube.com/user/11pably/videos
tel: +420-608003593

20/08/2017
Eldonejo Libera

PROFESIE PRESITAJ LIBROJ JAM EKDE 1 EKZEMPLERO!

La "Eldonejo Libera", gvidata de Lode Van de Velde, eldonas profesie presitajn librojn malaltkvante, kaj volas doni lokon en sia katalogo al ĉiu, kiu volas eldoni verkon en Esperanto. Se ankaŭ vi havas manuskripton kaj volas eldoni ĝin en libra formo, sendu ĝin al la eldonejo, kiu ofertas ankaŭ tantiemon. Pri la ISBN-numero pretas zorgi la eldonejo.

La eldonataj libroj estos aĉeteblaj en la granda retbutiko Amazon, kaj ankaŭ en la retbutiko de la eldonejo, kie troveblas jam dekduo de eldonitaj verkoj, inter ili ekzemple "Baza Kurso pri Fotografio" aŭ "Manĝeblaj sovaĝaj plantoj" ks.

Pli detalaj informoj estas troveblaj ĉe: http://e-libera.weebly.com

Fejsbuka paĝo de la eldonejo: https://www.facebook.com/Eldonejo-Libera-167436763613324

-------
Ndlr: Indas konscii, ke en preskaŭ ĉiuj landoj eldonantoj havas la devon sendi kelkajn ekzemplerojn (senpage) al sia Nacia Biblioteko (ekz. en Hungario 6 ekzemplerojn). Tio servas kaj la intereson de la ŝtato, kaj la interesojn de la eldonanto, ja tiel la libroj eniras en la oficialajn datumbazojn, kaj ili estos atingeblaj por esploristoj kaj arkivistoj.

Szilvási László

---------
Laŭ la informo de Ret-Info / Lingvo-Studio, LS
http://www.eventoj.hu

Eldonejo Libera eldonas profesie presitajn librojn malaltkvante. Ĉiu ajn povas do eldoni sian libron. Eldonejo Libera estas la unua tia eldonejo en Esperantujo! Prezo-ekzemplo : A5-libro (formato...

07/03/2017
www.youtube.com

Insulo de la Rozoj - plena filmo pri Esperanta respubliko en Esperanto

Forpasis la fondinto de Esperanta respubliko
07/03/2017
Forpasis la fondinto de Esperanta respubliko

Forpasis la fondinto de Esperanta respubliko

Dum kelkaj semajnoj en 1968 ekzistis artefarita insula ŝtato kies oficiala lingvo estis Esperanto. Laŭplane ĝi devus iĝi turisma celo, sed ĝin rapide detruis la italaj aŭtoritatoj. Nun forpasis ĝia…

APERIS NOVA VERSIO DE RETA VORTARO POR POŜTELEFONOJ (ANDROIDA VERSIO)PReVo estas portebla versio de la libera, esperanta...
27/11/2016
PReVo

APERIS NOVA VERSIO DE RETA VORTARO POR POŜTELEFONOJ (ANDROIDA VERSIO)

PReVo estas portebla versio de la libera, esperanta "Reta Vortaro, Re-Vo" por androido, t.e. por tabulkomputiloj kaj poŝtelefonoj.

Ĝi estas uzebla sen retkonekto kaj ĝi estas rapide serĉebla per la klavaro.

PReVo estas libera kaj senpaga programo. La aktuala versio estas 0.14. – PRevo estas havebla el Google Play - aŭ vi povas elŝuti ĝin rekte ĉe http://busydoingnothing.co.uk/prevo/

La androidan version prizorgas Neil Roberts, kontaktebla per "[email protected]" .

------
Lingvo-Studio, L.S.
www.eventoj.hu

PReVo estas portebla versio de ReVo (la libera interreta esperanta vortaro) por Android. Ĝi estas uzebla sen retkonekto kaj ĝi estas rapide serĉebla per la klavaro.

En la aĝo de 85 jaroj en Poznano (Pollando) forpasis la sola Nobelpremiito pri ekonomiko el Germanio Reinhard Selten, ki...
05/09/2016
Скончался лауреат Нобелевской премии по экономике Рейнхард Зельтен

En la aĝo de 85 jaroj en Poznano (Pollando) forpasis la sola Nobelpremiito pri ekonomiko el Germanio Reinhard Selten, kiu subtenis Esperanton. (((

В возрасте 85 лет в Познани (Польша) 23 августа ушел из жизни единственный лауреат Нобелевской премии по экономике из Германии профессор Рейнхард Зельтен, сообщает Боннский университет.

UNESCO deklaris la jaron 2017 ZAMENHOF-jaro
22/11/2015
UNESCO deklaris la jaron 2017 ZAMENHOF-jaro

UNESCO deklaris la jaron 2017 ZAMENHOF-jaro

Hodiaŭ (la 20an de novembro 2015) venis la bonega novaĵo pri tio, ke UNESCO deklaris la jaron 2017 JARO DE LUDOVIKO ZAMENHOF. En tiu jaro estos la 100-jara jubileo de lia morto. Halina Komar el P…

-- ELEKTITA ARTIKOLO --Legu la artikolon "BALALAJKO" de Vladimir OPLETAJEV, publikigitan en № 2(106)2013, pri la histori...
08/09/2013

-- ELEKTITA ARTIKOLO --


Legu la artikolon "BALALAJKO" de Vladimir OPLETAJEV, publikigitan en № 2(106)2013, pri la historio kaj nuntempo de malnova rusa mu*ikinstrumento


Vladimir OPLETAJEV

BALALAJKO


Rusa triangula platdorsa gitaro
kun longa tenilo kaj tri kordoj.
(NPIV, p. 135)

La historio de estiĝo de la balalajko perdiĝas ie en praa tempo, ĉar ĝi apartenas al plej antikvaj popolaj mu*ikinstrumentoj. Oni povas nun trovi multajn historiajn dokumentojn pruvantajn diversajn versiojn de ĝia naskiĝo. Iuj opinias ĝin origina rusa instrumento, iuj konsideras ĝian devenon de la kirgiza dombro. Aliaj kredas, ke ĝi estis pruntita ĉe tataroj dum la tatar-mongola invado. Historiistoj kaj mu*ikekspertoj ĝis nun diskutas pri la naskiĝjaro de la balalajko. Pli multaj nomas la jaron 1715, sed tamen en dokumentoj kaj kronikoj troviĝas ankaŭ pli fruaj mencioj de la instrumento, ekz. 1688.
Balalajkon verŝajne inventis servutaj kamparanoj por iom distri sin en sia senespera kaj senrajta vivo de servutuloj sub la jugo de biensenjoroj. La popolo en la sudaj provincoj de Rusio ofte nomis balalajkon balabajko, kiu nomo aperis dank’ al la rusaj verboj «balbuti», «babili», «ŝerce paroli», kaj al la mu*ikilo, sur kiu oni tintis similajn balbutajn tinto-sonojn, poste fiksiĝis la nomo balalajko. Iom post iom la balalajko populariĝis inter kamparuloj kaj skomoroĥoj – rusaj histrionoj, kiuj amu*is la popolon dum foiroj kaj festoj, tiomgrade, ke la caro Aleksej Miĥajloviĉ per siaj severaj ukazoj (1648 kaj 1657) malpermesis en Moskvo ĝin kaj aliajn popolajn mu*ikinstrumentojn ordoninte bruligi ĉiujn por ke ili ne tentu homojn nur al senzorga amuzado. Dum jarcentoj la trikorda instrumento tamen daŭre estis ludata de kamparuloj sed preskaŭ forgesiĝis poiome ĝis la mezo de la deknaŭa jarcento.
Iun tagon juna nobelo Vasilij Andrejev (1861–1918) en la familia bieno en Tverja provinco aŭdis sian kortan servulon Antip ludi balalajkon. Dum sia vojaĝo en Eŭropo li vidis hispanojn ludi gitaron, italojn – mandolinon. Sed en Rusio? Kiu popola instrumento povus konkurenci kun eŭropaj mu*ikiloj kaj eĉ superi ilin? Andrejev konsideris sin kompetentulo pri rusaj popolinstrumentoj, sed sonoj de la nekonata al li balalajko tiel mirigis kaj ravis lin, ke li decidis fari ĝin plej populara rusa mu*ikilo.
Andrejev estis talenta kaj ambicia homo. Unue li mem lernis ludi balalajkon virtuoze kaj poste decidis perfektigi ĝin. Tiucele li turnis sin al konata violonfaristo Vladimir Ivanov el Sankt-Peterburgo, kiu post longa kaj pena laboro fabrikis novan instrumenton. Andrejev decidis ne nur reanimigi la balalajkon (1887) sed revenigi ĝin al la popolo kaj vaste popularigi la renovigitan mu*ikilon tra la tuta lando. Dank’ al ĉi tiu entu*iasmulo la popola balalajko fariĝis tradicia rusa vizitkarto simile al matrjoŝko aŭ baleto. Estas konate, ke balalajkistoj en Rusio ofte formis ĥorojn el viroj kaj virinoj, migris tra la lando de unu foiro al alia, lerte ludis balalajkon, kantis popolajn kantojn kaj brave dancegis inspirante homojn per sia pasia arto.
Andrejev kreigis ankaŭ balalajkan familion laŭ la modelo de korda kvarteto, tiucele estis fabrikitaj de la majstroj F. Paserbskij kaj S. Nalimov novaj specoj de la mu*ikilo: eta, ordinara kaj pli grandaj – alda, basa, kontrabasa balalajkoj. Tiuj ĉi instrumentoj fariĝis bazo por la Grandrusa orkestro famiginta en la mondo la rusan balalajkon kaj tradician popolan mu*ikan kulturon. Andrejev mem ludis en la orkestro, poste estris ĝin kaj faris eĉ solkoncertojn. Ankaŭ komponistoj finfine ekinteresiĝis pri la balalajko, kaj ĝi eksonis en orkestraj mu*ikverkoj. Vasilij Vasiljeviĉ edukis multajn lernantojn, kiuj per sia fervora agado vaste popularigis la mu*ikilon.
La origina kamparana balalajko rimarkeble diferenciĝis de la modernigita akademia mu*ikilo de Vasilij Andrejev, sed ankaŭ tiu tradicie konsistas el tri partoj: lakita triangula korpo de 60 cm ĝis 170 cm granda kun sonkesto, kies funda parto estas kungluita el sep segmentoj, tenilo kun tri kordoj kaj kapo iom fleksita malantaŭen. La balalajkon oni fabrikas tute sennajle el abia kaj acera lignoj, ĉiuj detaloj estas nur firme kungluataj. La tenilo kutime produktiĝas el nigra ligno. Sur la supra panelo de la mu*ikila sonkesto troviĝas resonanca truo, super kiu estas fiksata kiraseto defendanta la sonkeston de difektado. Ĝis la mezo de la deknaŭa jarcento por la balalajko estis uzataj kordoj, farataj el intesta histo de mamuloj kaj poste ilin anstataŭis ŝtalaj kaj sintezaj (nilonaj aŭ karbonaj) kordoj. Oni ludas balalajkon per la dekstra mano svingante tiun kaj farante per ĝi pinĉajn kaj tintajn movojn dum la maldekstra mano premas kordojn sur la tenilo kaj movas fingrojn. Por pli bona efiko balalajkistoj frapas la mu*ikilan sonkeston per kvar fingroj eligante tambursimilajn trilsonojn.
Nuntempe la balalajko spertas sian ne plej bonan kaj komfortan periodon. Eĉ en la kamparo, de kie ĝi aperis, la balalajko estas rapide forgesata. Malmultas kaj ne sufiĉas profesiaj balalajkistoj. Kiel mu*ika instrumento ĝi estas instruata en akademiaj mu*iklernejoj de Rusio, Belorusio, Ukrainio, Kazaĥio. Ĝia repertuaro konsistas el aranĝitaj popolkantoj kaj klasikaj verkoj, modernaj aŭtoraj verkoj. Dmitrij Belinskij, estro de la tutrusia klubo de mu*ikistoj-ludantoj de popolinstrumentoj proponis delkari la 23-an de junio Tago de la balalajko memore al ĝia unua mencio en historia kroniko antaŭ pli ol 300 jaroj. Ĝi restas tamen ankaŭ nun aprezata kaj de ĉiuj rekonata mu*ika simbolo de la rusa popolo.

N 2(106)2013
08/09/2013

N 2(106)2013

08/09/2013

№ 2(106)2013

ENHAVO

• homo kaj naturo: SOVETIA HUMILIGO DE NATURO KAJ KULTURO. Historia artikolo de Dmitrij ŜEVĈENKO pri granda industria projekto ĉe la rivero Volgo, kiu inundis centojn da historiaj konstruaĵoj

• kulturo: SIMBOLOJ DE RUSIO. Serio da eseoj de Vladimir OPLETAJEV pri tio, kio estas simbolo, kiun objekton aŭ fenomenon oni opinias simbolo de Rusio ekster ĝiaj limoj

• simboloj de rusio: BALALAJKO. Eseo de Vladimir OPLETAJEV pri malnova rusa mu*ikinstrumento

• opinio: PLATAĴO. Artikolo de Vilorg TERÄVÄINEN pri freŝa vidpunkto al la leĝoj de Universo

• simboloj de rusio: RUSAJ FELTBOTOJ. Eseo de Vladimir OPLETAJEV pri malnova rusa piedvestaĵo

• kibernetiko: MAŜINTRADUKADO: KIO NIN ATENDAS? Artikolo de Dmitrij ŜEVĈENKO

Literatura Kajero
• originala poezio: POEMOJ de Mikaelo BRONŜTEJN

• originala prozo: SUBTERA SUNO (daŭrigo). Dmitrij ŜEVĈENKO, Anna STRIGANOVA

• ĝenroj: SORĈA MONDO EN FANTAZIO (daŭrigo). Anna STRIGANOVA

04/07/2013

№ 1(105)2013

ENHAVO

* la revuo: NOVA REDAKTORO DE "SCIENCO KAJ KULTURO". Ekde 2013 la revuon redaktas Dmitrij Shevchenko, rusia esperantisto, profesia jhurnalisto, estrarano de Tutmonda Asocio de jhurnalistoj-esperantistoj

* paradokso: FLUGANTA CHELJABINSKANO. Artikolo de Vladimir Krjuchkov kaj Vasilij Djatlov pri meteorito falinta sur la teritorion de Rusio en februaro chi-jare.

* antikvajhoj: GRANDA KUSH. Artikolo de Jevgenij Nosov pri tio, kiel arkeologoj malkovris en Sudano etajn piramidojn, kiuj povus esti multe pli aghaj ol la egiptaj.

* planedo: TURNIGHAS-RENVERSIGHAS. For-Orientaj sciencistoj prezentis novan scenaron de la monda fino, kiu ne lasas al la surtera vivo ech shanceton. Artikolo de Vladimir Krjuchkov

* diskute: CHU SOCIAJ RETOJ KAJ INTERRETO MINACAS LA REALAN KOMUNIKADON? Materialo verkita de nia nova redaktoro Dmitrij Shevchenko

* genetiko: LA GENO DE GVIDANTO. Artikolo de Anastasija PASHCHENKO pri tio, chu gvidantoj denaskas auh farighas

*** Literatura Kajero ***

* originala prozo: SUBTERA SUNO. Filozofia fabela novelo de Dmitrij Shevchenko kaj Anna Striganova

* ghenroj: SORCHA MONDO EN FANTAZIO. Artikolo de Anna Striganova

* originala prozo: Rakontoj de Julian Modest "NEVIDEBLA KNABO" kaj "AUHTUNA RENKONTIGHO"

* recenzo: NE NUR LECIONOJ Recenzo de Vladimir OPLETAJEV pri la novelaro de Mikaelo Bronshtejn "Lecionoj por knabo"

--------------------------------------------------------------------------------

Address

Дмитровское ш., д. 27, корп. 1, оф. 2131
Moscow
127550

Telephone

+7-495-925-11-98

Alerts

Be the first to know and let us send you an email when Scienco kaj Kulturo posts news and promotions. Your email address will not be used for any other purpose, and you can unsubscribe at any time.

Contact The Business

Send a message to Scienco kaj Kulturo:

Category

Nearby media companies


Other Media in Moscow

Show All

Comments

Bona novajho!